La estaĵo pli horora ol fikcio ★ The lifeform more horrific than fiction

      Comments Off on La estaĵo pli horora ol fikcio ★ The lifeform more horrific than fiction

Populara kulturo amas hororajn filmojn, kiuj temas pri fikciaj infektaj malsanoj – ekzemple zombioj, parazitoj kaj tiel plu. Sed estas hororaj estaĵoj en realeco, kiuj eble estas pli timigaj ol fikcio.

Unu el ĉi tiuj estas la Gvinea Vermo. La Gvinea Vermo estas nematodo aŭ fadenvermo; parazito, kies ekzisto povas esti spurita ĝis antaŭ kvarcent milionoj da jaroj, kaj ĝi eble estas eĉ pli malnova ol tio. Ĝi povas infekti homojn, kaj mi preskribos tion poste, sed kredu ke ĝi estas aĉa afero. Laŭdire la praegiptoj eĉ provis forigi ĉi tiun vermon per la manĝado de kapra ekskremento.

La infekto nur okazas en la plej malriĉaj 10 procentoj de la monda popolo, pro manko de pura trinkakvo kaj medicinaj rimedoj. En 1986, 21 afrikaj kaj aziaj landoj havis 3,5 milionojn da kazoj de infektoj. Tiuj kazoj egalis milionoj da dolaroj perditaj pro la malebleco de la suferantoj labori.

Vivciklo de gvinea vermo

Popular culture loves horror films which are about fictional infectious diseases – for example zombies, parasites etc. But there are horrific lifeforms in reality, which are maybe scarier than fiction.

One of these is the Guinea Worm. The Guinea Worm is a nematode or roundworm; a parasite, whose existence can be tracked back to 400 million years ago, and it is possibly even older than that. It can infect people, and I will describe that afterwards, but believe me that it is a terrible thing. They say that the ancient Egyptians even tried to get rid of this worm by eating goat excrement.

The infection only happens in the poorest 10% of the world population, because of a lack of clean drinking water and medical resources. In 1986, 21 african and asian countries had 3.5 million cases of infection. Those cases were equal to millions of dollars lost because of the inability of the sufferers to work.

Lifecycle of the Guinea Worm

La vivociklo de la Gvinea Vermo estas sufiĉe simpla. La larvoj infektas kopepodojn – etajn krustulojn, kiuj troviĝas en akvo. Homo trinkas la akvon, kaj la infektitaj kopepodoj iras al la stomako, kie la larvoj eliras de la kopepodoj. La larvoj poste tunelas tra la stomako kaj intesto, kaj maturiĝas kaj bredas en via abdomeno.

La viraj vermoj mortas post la bredado. La inaj vermoj migras al la surfaco de la haŭto, kutime ĉe la kruroj aŭ piedoj, kaj formas dolorigan blazon, kiu sentas kiel brulado. Kaj nun la plej grava parto: kiam la homo metas sian piedon en akvon por akiri komforton kontraŭ la brulanta doloro, la vermo subite krevas el la haŭto kaj ekskrecias larvojn por denove komenci la ciklon.

Tio sonas sufiĉe malagrable, sed aŭskultu pli. La homa parto de la vivociklo daŭras unu jaron. Do, oni trinkas malbonan akvon, kaj post unu jaro oni havas febron, jukadon, naŭzon, vomadon, lakson, kapturniĝon, kaj… vermon de 60 ĝis 100 milimetrojn, kiu loĝas en via korpo.

La eltirado de ĉi tiu longega vermo estas eĉ pli terura afero, tre doloriga kaj tempbezona. Se la vermo rompiĝus dum la eltirado, la cetera parto revenus en la korpon, degenerus, metus pli da larvoj en vin kaj kaŭzus pli da infekto kaj eble morton.

Por eltiri Gvinean Vermon, oni devas trovi la supran parton ĉe la blazo, volvi ĝin ĉirkaŭ bastoneto, kaj eltiri ĝin ege malrapide – dum tagoj aŭ eĉ semajnoj. Se vi havas fortan stomakon vi povas guglumi por bildoj de tiu procedo.

Do, pri ĉi tiu vermo mi havas kaj bonan kaj malbonan novaĵojn. Unue la bona. En 1980 la usona CDC (organizaĵo kontraŭ malsanoj) fondis eksterman programon kontraŭ la Gvinea Vermo. La plej viglan parton de ĉi tiu programo faris La Carter Centro – fondita de eksprezidento de usono Jimmy Carter. Carter ĵuris, ke la lasta Gvinea Vermo mortos antaŭ ol li mortos.

Do la CDC, la Carter Centro, la Monda San-organizaĵo, Unicef kaj la naciaj ministerioj de sano en afektitaj landoj ĉiuj batalis kontraŭ la Gvinea Vermo. Ili edukis homojn pri kiel plej bone trakti la infekton. Ili provizis sekuran trinkakvon – kovris putojn, filtris akvon ktp. Ili kvarantenis infektitajn homojn. Kaj ili sukcesis. Ili plimalatigis la kvanton de infektoj per 99,99 procentoj. En 2015 estis nur 22 kazoj en kvar landoj: Suda Sudano, Malio, Ĉado kaj Etiopio. Tre rimarkebla rezulto, kiam oni konsideras, ke se unu infekto estas mistrafita, povas esti pluaj 80 la sekvan jaron. Tiu programo avertis eble 80 milionojn da kazoj.

Sed nun la malbona novaĵo! Lastatempe, oni trovis, ke la Gvinea Vermo komencis infekti aliajn mamulojn. La plej zorgigaj estas hundoj, uzitaj kiel farmbestoj, ĉefe por fortimigi la pavianojn. En nia lando hundoj estas preskaŭ parto de la familio, sed en aliaj landoj oni lasas ilin libere vagadi, dum ili ankoraŭ loĝas proksime al homoj. Oni ne certas kiel la hundoj estas infektitaj, sed povas esti tra la manĝado de infektitaj ranidoj. Ekde 2013 oni trovis Gvineaj Vermoj en hundoj – kelkfoje 60 aŭ pli parazitoj en unu hundo! Kaj memoru ke ili estas po 1 metrojn longaj!.

La Carter Centro disdonas kolrimenojn, ĉenojn, kaj instigajn pagojn por certigi, ke homoj ligu la infektitajn hundojn al unu loko, for de akvo. Ĉi tio espereble limigos la infektadon. Sed ĉu ni venkos ĉi tiun militon? Mi ne certas, sed mi ja scias, ke mi preferas la fikciajn monstrojn!

Vi ankaŭ povas aŭskulti al ĉi tiun artikolon en la radio elsendo de 3ZZZ registrita la 19an de septembro 2016.

The life cycle of the Guinea Worm is simple enough. The larvae infect copepods – tiny crustaceans that are found in water. A person drinks the water, and the infected copepods go to the stomach, where the larvae leave the copepods. Afterwards, the larvae tunnel through the stomach and intestine, and mature and breed in your abdomen.

The male worms die after breeding. The female worms migrate to the surface of the skin, usually at the legs or feet, and form a painful blister, which feels like burning. And now the most important part: when the person puts their feet into water to achieve comfort against the burning pain, the worm suddenly bursts from the skin and excretes larvae to start the cycle anew.

That sounds unpleasant enough, but listen on. The human part of the lifecycle lasts one year. So, you drink bad water, and after one year you have a fever, itching, nausea, vomiting, diarrhoea, dizziness, and… a worm between 60 and 100mm long which lives in your body.

The extraction of this very long worm is an even more terrible matter, very painful and time consuming. If the worm was to break during the extraction, the remaining part would go back into the body, degenerate, put more larvae into you and cause more infection and perhaps death.

To pull out a Guinea Worm, one has to find the top part at the blister, wind it around a little stick, and pull it out extremely slowly – during days or even weeks. If you have a strong stomach you can google for pictures of this process.

So, I have both good and bad news about this worm. Firstly the good. In 1980 the American Center for Disease Control (CDC) founded an extermination program against the Guinea Worm. The Carter Center, founded by ex-president of the USA Jimmy carter, did the most active part of this program. Carter swore, that the last Guinea Worm would die before he did.

The CDC, the Carter Center, the World Health Organisation, Unicef and the national ministries of health in affected countries all battled against the Guinea Worm. They educated people on how to best treat the infection. The provided safe drinking water – covered wells, filtered water etc. They quarantined infected people. And they succeeded. They lowered the quantity of infections by 99.99 percent. In 2015 there were only 22 cases in 4 countries: South Sudan, Mali, Chad and Ethiopia. A very remarkable result, when you consider that if one infection is missed, there can be a further 80 the following year. That program avoided perhaps 80 million cases.

But now the bad news! Recently, they’ve found that the Guinea Worm has started to infect other mammals. The most worrying are dogs, used as farm animals, mainly to scare away the baboons. In our country dogs are almost part of the family, but in other countries one leaves them to roam freely, while they still live close to people. They’re not sure how the dogs are infected, but it could be through eating infected tadpoles. Since 2013 they’ve found Guinea Worms in dogs – often 60 or more parasites in one dog! And remember that they are each a meter long!

So the Carter Center gives out collars, chains and incentive payments to ensure that people tie the infected dogs to a place away from water. This will hopefully limit the infection. But will we win this war? I’m not sure, but I do know that I prefer the fictional monsters!

You can also listen to this article in the 3ZZZ radio show recorded on the 19th of September 2016.